Saltu al enhavo

Diskuto:Futbala Klubo de Barcelono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:FC Barcelona)

Funkciigo de teamo

[redakti fonton]

Jen tion mi devis elpreni el la artikolo, ĉar mi ne sukcesis funkciigi tiujn ŝablonojn en nia vikio: [...] Alaŭdo ۩ 21:35, 21. Apr 2007 (UTC)

Ekstreme multaj ruĝaj ligiloj ...

[redakti fonton]

Mi ĵus estas faranta komencan, ĝerman artikoleton pri la Reĝa Federacio Hispania de Futbalo, hispane Real Federación Española de Fútbol (RFEF), katalune Reial Federació Espanyola de Futbol, kaj miras kiu tiom amplekse ĉi tie aldonas ruĝajn ligilojn pri ĉiaj teamoj de futsalo, basketbalo kaj aliaj sportoj, pri longe pasintaj teknikistoj, funkciuloj, trejnistoj kaj eksaj sportistoj... Neniu artikolo skribas sin mem, kaj ĝenerale nun en Vikipedio estas la regulo, ke se ligilo estas ruĝa, morta dum pli ol jaro, oni rajtas ŝanĝi ĝin al simpla teksto. Se oni aplikos tion ĉi-tie, supozeble ne multaj ruĝaj ligiloj restos... Tial, se verki artikolojn, tiam plej bone tuj, kaj ne atendi ankoraŭ jardekon... ThomasPusch (diskuto) 10:06, 23 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Kvankam "multajn jarojn ruĝaj ligiloj, pri kiuj evidente neniu esperantisto havas sufiĉan energion krei detalajn artikolojn, iĝu simpla teksto", mi hodiaŭ ne nur forstrekis multajn tiajn "senesperajn ruĝajn ligilojn", sed ankaŭ kreis 17 novajn biografiojn, aparte de 16 barcelonaj trejnistoj, kiuj ne nur en sia periodo en Barcelono estis gravaj publikaj figuroj, sed ankaŭ en aliaj kluboj kaj naciaj teamoj. Nun nur restas iu sola ruĝa nomo en la skemo post la "ekzempla teamo 2014/15", pri Cl. Bravo. Eblus kompreneble ankoraŭ la ĉapitron pri la jam malaktuala "ekzempla teamo 2014/15" transformi pri ĉapitro pri "la nuna teamo 2023/24", nun kiam la futbala sezono 2023/24 ĵus finiĝis, sed tio jam ne plu estas mia tasko. Ankaŭ la 9 jarojn aĝa listigo de 2014/15 nun ne plu fuŝe asertas esti "la nuna teamo", kaj povos kiel momenta rigardo al la historio resti - ankaŭ la "teamo 2023/24" post jam 3 jaroj laŭ iuj jam aspektos malaktuala: tiam tiuj, kiuj volas plejan aktualecon, investu kelkajn horojn en la tekston la aktualigu ĝin, inkluzive de bluigo de ĉiuj tiam aperantaj novaj ruĝaj ligiloj. ThomasPusch (diskuto) 22:39, 4 jul. 2024 (UTC)[Respondi]